Projektoj

Mi programas jam de multaj jaroj en diversaj programlingvoj.

Momente mia aktivado ĉefe temas pri retprograma­do, sed mi ankaŭ kelkfoje programas alian softva­ron.

Mi havas grandajn spertojn pri PHP, HTML, Javascript (inkl. jQuery), CSS, datumbaza  progra­mado kun MySQL kaj Flash-programoj.

Mi mem programas programojn kaj retejojn. Plej ofte temas pri nekutimaj konceptoj aŭ solvoj por diversaj taskoj aŭ pri pli malpli simplaj aĵoj, kiujn mi simple programas pro plezuro.

Ĉi-tie mi volas montri al vi miajn projektojn. La listo ne nepre kompletas.